Poniedziałek 21 kwietnia 2014 Esperanto Język Polski Wersja uproszczona do druku Pomoc  
ESPERANTO.PL
  SERWISY  :  Ogłoszenia  Informacje  Katalog  Galeria  Forum  Chat  Download  Słownik   
  TEMATY : Strona główna  Esperanto  Nauka esperanto  Literatura  Religia  Komputery  Muzyka  Ludzie  Humor  PZE   
ARKONES
Radio Polonia
Eldonejo HEJME (Pola Esperantisto)
http://www.ĝxangalo.com
Kliknij tutaj
http://www.esperanto.pl
Ciekawa Strona
Jeli masz konto pocztowe w esperanto.pl moesz uyżklienta www - neomail
Jeli masz konto pocztowe w esperanto.pl moesz uyżklienta www - horde
Zmiana hasa
Odson:
38300648
od 2002.01.01

Literatura » Religijna

Dua-Kanonaj Bibliaj Libroj

© 2002 IKUE kaj KELI

Esperantigis: Gerrit Berveling

  • Baruĥ
  • Daniel kun duakanonaj aldonoj
  • Ester laŭ la greka versio
  • Judit
  • Tobit
  • I  Makabeoj
  • II Makabeoj
  • Saĝeco: La Saĝeco de Salomono
  • Siraĥ: La Saĝeco de Jesuo Siraĥ
  • En 2002 IKUE kaj KELI eldonis KD-eton sub la titolo "OekuRom", en kiu oni prezentas la dua-kanonajn librojn de la Biblio tradukitajn de Gerrit Berveling. Jena Antaŭparolo de Adolf Burkhardt aperis en tiu KD-eto, kiu enhavis ne nur la tutan Biblion (inkluzive de duakanonaĵoj) en Esperanto kaj en la germana lingvo, sed ankaŭ grandan parton el la enhavo de du kantaroj (Ekumena Diserva Libro ADORU kaj Tero kaj Ĉielo Kantu), meslibron, kaj 45 numerojn de la germanlingva revueto ÖkEsFo. Eldonejo Cigneto aperigas la duakanonaĵojn ĉe TTT-Himnaro Cigneta kiel suplementon al la jam ekzistantaj rete alireblaj Biblioj en Esperanto, ekzemple La Sankta Biblio. La KDeto estas mendebla ĉe IKUE kaj ĉe la Libroservo de UEA.

    La Biblio en Esperanto - vere la tuta!

    Antaŭparolo

    Sendiskute la Biblio kalkuliĝas inter la grandaj monumentoj de la monda literaturo, kvankam por multaj milionoj ĝi gravas unualoke pro sia religia signifo kiel baza dokumento, en sia unua parto, de la juda religio, kaj, en sia tuto, de la kristanismo en ties diversaj formoj. Fakte ja temas pri tuta biblioteko, kion jam indikas la helena nomo "ta biblia" = la libroj. Almenaŭ mil jarojn daŭris la verkiĝo. Granda nombro da aŭtoroj, inter ili multaj anonimaj, partoprenis.

    Zamenhof jam en la Unua Libro (1887) enmetis du tradukojn el la Biblio. Poste li tradukis, rekte el la hebrea Masora teksto, la tutan unuan parton, kiun oni nomas inter ne-judoj la Malnovan Testamenton, do la Hebrean Biblion. Nur post lia morto ĝi aperis, an 1926, kune kun la Nova Testamento (el la greka tradukita de Brita komitato sub gvido de John Cyprian Rust kaj eldonita en 1912) en Londono, fare de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo kaj la Nacia Biblia Societo de Skotlando en Edinburgo. Ofte okazis represoj de tiu eldono, tiel ke neniu alia libro de la Esperanta literaturo escepte de lernolibroj atingis similan eldonkvanton.

    La kvalito de la Zamenhofa traduko, zorge unuecigita kaj reviziita de ege skrupula komitato, estas elstara kaj favore kompariĝas eĉ kun multe pli modernaj. La Nova Testamento, precipe en la leteroj, ofte tradukas tro laŭvorte, liverante malfacile kompreneblajn tekstojn. Tial la Roma Meslibro (1995) multloke preferis fari adapton ne el la originalaj lingvoj, sed el la modernaj versioj "Good News Bible", "Die gute Nachricht" kaj similaj. Gerrit Berveling, en kvar apartaj libretoj, ĉe FONTO eldonis novan tradukon de la kvar evangelioj. Tamen ĝis nun restis manko: La dua-kanonaj libroj, kiuj kovras la tempon inter la du testamentoj, nur fragmente ekzistis en revuoj, do ne facile alireblaj. Intertempe prepariĝas eldono de la Londona Biblio inkluzive de tiuj dua-kanonaj libroj (Baruĥ, Judit, Makabeoj, Siraĥ, Tobit kaj aliaj) kiuj laŭ la Rom-Katolika Eklezio formas validan parton de la Biblio, dum la reformaciaj eklezioj ilin aŭ tute ne uzas aŭ rekonas nur kiel utilan legaĵon, sed ne kiel aŭtoritaton. La unuan fojon la nuna elektronika eldono de la Biblio enhavas ankaŭ tiun parton, tradukitan el la greka originalo de Gerrit Berveling, nederlanda membro de la Akademio de Esperanto kaj redaktoro de la literatura revuo FONTO en Brazilo. Do nur nun oni povas plenrajte aserti, ke la tuta Biblio ekzistas en Esperanto.
    Jen ĝi!

    Adolf Burkhardt

    P.S. Tre detalan kaj dokumentitan historion de la Esperanta Biblio oni trovas en Biblia Revuo, Ravenna 1969, nova serio, n-ro 5, novembro-decembro, p. 261-278, el la plumo de George Rust.

      Powered by: Mirosaw Stein, PHP & MySQL